Du er ikke logget ind
Beskrivelse
La Kanada Verkaro estas antau cio antologio de noveloj, rakontoj kaj legendoj el la literaruroj
angla, franca, kaj indigena de Kanado ek de 1789 gis 2007. Jen kelkaj de la autoroj: Francis
Brooke, L. Frechette, Jessie Georgina Sime, Stephen Leacock, Morley Callaghan, W.O. Mitchell,
Mitiarjuk Nappaaluk, Michal Tremblay, kaj Marc Fisher.
Tamen estas multe pli ol tio. En gi vi trovos Beletran Bukedon de poemoj de famaj poetoj kiel
Pauline Johnson, E.J. Pratt, Al Purdy, Emile Nelligan, Earl Birney, Lorna Crozier, kaj Patrick Lane.
Tie vi ankau trovos lirikajn mesagojn de tribestro kaj kineja aktoro Dan George kaj fama, tamen,
anonima indigena rakonto pri muso, rano, bizono kaj lupo de 'testuda insulo,' termino indigena
por NordAmeriko. La fabela rakonto estas tia ke estas guinda kaj por infanoj kaj plenkreskuloj.
Abundo da surprizoj altvaloraj atendas vin.
En la fino de la verko estas sekcio kies nomo estas Krestomatio. Tie vi trovos gravan eseon de
Mark Fettes kun la titolo Indigenaj lingvoj kaj la streboj al dauripovo, kaj la unuan capitron el
eminenta libro pri la historio de Kanado de Peter H. Russell, La Odiseado de Kanado.