Du er ikke logget ind
Beskrivelse
Miguel Delibes (1920-2010), aŭtoro de dudeko da roma-noj kaj eterna kandidato al la Nobel-premio pri Literaturo, kombinadis beletran kvaliton kaj facilan vendatecon.
"Sinjorino en ruĝo sur griza fono" (1991) retrospekte elvokas la tro frue mortintan edzinon, kaj la rezulto estas belega am-historio kun ne pokaj membiografiaj elementoj.
La edzino de la aŭtoro, ?ngeles de Castro, virino delikata kaj tamen forta, estis lia ĉefa komplico kaj ankaŭ lia nua legantino. La romano evidente omaĝas ŝin, eĉ se la aŭtoro modifis kelkajn detalojn: ne la verkisto Miguel sed la pentristo Nicol?s rakontas unuapersone, ?ngeles nomi-ĝas Ana, la forpaso okazas unu jaron poste... Ni ĉeestas la evoluon de virino kun longa malsano nekripliga tra la okuloj de ŝia edzo; virino, kiu suverene belas kaj freŝas sur la griza fono de la malsano. Samtempe, du gefiloj de la paro sidas en prizono pro politikaj kialoj fine de la Franco-diktaturo en Hispanio...