Du er ikke logget ind
Beskrivelse
«Nia Ameriko , zenita teksto de Jos Mart , pub-lik-igita unuafoje en La Revista Ilustrada de Nueva York 1891-01-01 kaj samjare, 1891-01-30 en El Par-tido Liberal de Mek-siko, estas unu el la tri grandaj kaj kulminaj pecoj de la verko de Mart , aperigitaj dum la preparado kaj fondiĝo de la Kuba Revolucia Partio.
La du ceteraj estas Versos Sencill-os, trezor-ujo de lia plej alta saĝo, kaj la parolado eldirita 1891-11-26 en la kuba liceo de Tampa («Kun ĉiuj kaj por ĉiesa bono ), kiu entenas la etikajn kaj poli-tikajn principojn de la estonta respubliko.
Post tiu «angoriga vintro de la Unua Internacia Ame-rika Konferenco, okazinta en Vaŝingtono, kie Hispan-ame-riko devis alfronti la fiajn manovrojn de la «timinda aglo , Mart sukcesis distanciĝi (kaj eventuale tio ankaŭ rilatis al la poetika apogeo) por vidi kaj difini tute precize, kiel en vivanta mapo, la fundamentajn problemojn de nia Ameri-ko; problem-oj, kies historiajn radikojn li estis majstre ekzamen-inta en la parolado «Patrino Ameriko ; proble-moj, kiuj esence konserviĝas ĝis nun, drame intensigitaj, en la kadro de la tiel nomata Tria Mondo, fare de la kres-kanta avareco, fanfaronado kaj agresemo de la usona imperiismo.
Eble la metafora lingvaĵo, kiu speciale koncentrigas la historian kaj socian realon sur tiu ĉi paĝoj, troim-presos la pupilojn de kiuj ne kutimas al la tipe Mart -a kunfandado de politika analizo kaj poezia esprimo. Tial, ni trovis utila, antaŭ kelkaj jaroj, resumi la kon-ceptajn gvidliniojn de «Nia Ameriko , kom-pre-n-eble ne por simpligi ĝian legad-on, sed por fari ĝin pli sen-embaraza kaj fruktodona. Tiu estis la celo de la tiam publikigita «Skemo , aperinta en Aperigita hispane en Temas Martianos. Segunda serie, Havano, 1982. Tamen, cele al ĝisfunda kompren-ebleco, estos eĉ pli utilaj la notoj, kiuj akompanas la nunan eldonon, okaze de la centjariĝo de tiu ĉi do-kumento frape aktuala: analizo, diagnozo, alarm-so-norado kiun la tempo faris nun tumultsonorado, formulado de la ununuraj principoj por savi la sendependecon, inte-grecon kaj justan kaj kreivan alvokiĝon de «la nova Ameriko .
Cintio Vitier