Du er ikke logget ind
Beskrivelse
ORIGINALA PROZO EN ESPERANTO:
Ĉi tiu libreto estas la rezulto de jardekoj da volont-ula kuracista laboro de la aŭtoro en malriĉaj mal-junulejoj en Brazilo. Li tie kunvivis kun homoj en la fino de ilia vivo - tro ofte tragika fino. Unu tagon li ekhavis la ideon verki fikciaĵon pri tiu kruela situacio. Kompreneble, en la libreto vi ne trovos ĝojigan, opti-misman rakonton. Male, ĝi celas atentigi homojn pri grava socia problemo.
La libro enhavas du sendependajn partojn, kiuj am-baŭ fontas el la sama problemaro. La unua estas tag-libro de maljunulo enfermita en azilo; la dua estas raporto de maljunulino en tre simila situacio, sed alternas en ĝi ŝiaj personaj notoj - kaj rakontoj pri la okazaĵoj en la maljunulejo kaj pri la granda defio teni ĝin funkcianta.